Jes, kial elĉerpi siajn fortojn por anonci, redakti, adapti sian labormodon, ktp ? Ni esperantistoj ne tiel multenombras (male al tio, kion ni foje, tiel forte deziras) …
Fakte ekzistas plur-lingvaj familioj, en kiuj la denaska lingvo estas Esperanto, ĉiutage uzata. Ekzistas paroj, kiuj konatiĝis en Esperanto. Ekzistas homoj, kiuj pasigas tempon en kongresoj kaj seminarioj. Homoj, kiuj legas ĉiutage en Esperanto.
Krome, en diversaj landoj, kelkaj zorgoj ne facile priparoleblas : homofobio, multamaj rilatoj dezirataj aŭ dolore suferataj, dogmoj pri socio, neŭra diverseco, familia strukturo, familiaj suferoj (incesto, forlaso, adopto, ktp). Estas lokoj kaj familioj, kie oni ne rajtas paroli kun aliseksano. Tiuj temoj estas kvazaŭ universalaj, kaj povas esti grave, priparoli ilin en neŭtrala loko, eventuale kun homo el alia kulturo. Mi kredas je terapio interkultura, rigore respektema al niaj diversecoj.
Miaj impresoj kaj travivaĵoj pri Esperanto estas tute personaj, kompreneble. Sed ke ĝi estas pli konciza, pli preciza kaj nuanca, estas ja fakto. Nura kondiĉo estas, ke oni havu sufiĉan nivelon por ĝin uzi plene. Kaj eĉ kun baza nivelo, eblas terapio. Kompreneble, en tiu kazo, mi preferas vidalvidan konversacion, ĉar per telefono estos malfacile, se ni ne povas kune uzi ellaboritan lingvaĵon, kaj se mankas la tre gravan ne-parolan parton de la komunikiĝo.
Pri prefero de Esperanto en terapio : niaj denaskaj lingvoj plenas je kaptiloj, stereotipoj, kulturaj kolektivaj prijuĝoj. Tio ne mankas en Esperanto, sed laŭ mia opinio, ni rajtas esti pli liberaj. Mi tiel multe lernis pri la franca, lernante Esperanton : kiel konstrui sian penson dumparole, kiel privilegii la signifon anstataŭ la fiksitajn formojn, kiel konscii pri la redondaj esprimoj en mia franca.
Amiko demandis hieraŭ, kiun lingvon parolas la ne-conscio. Verŝajne la denaska, mi respondis. Sed mi ne estas psiĥanalizisto. Mi ne alparolas la ne-conscion, alirebla nur de sia posedanto. Male, mi akompanas ŝ/lin al renkontiĝo kun partoj de si mem. Tio estas bazo de majeŭstezio, kion mi povos klarigi en aliaj artikoloj.
Sed terapio laŭ internacia modo krome enkondukas praktikajn demandojn : kiel pagigi, per kiu monero, kion fari se la homo decidas ne pagi, ekzemple ? (verŝajne nenion, krom ne konsenti pri dua seanco, eble) Kaj pli baze, kiun prezon elekti, se pensi ke niaj vivniveloj ege malsamas en la mondo ?
Ĝuste tiujn demandojn mi volas pripensi, ankaŭ kun vi, se vi deziras.