Ŝi, ŝli, li, ĝi, ri …

La fakto ke en mia denaska lingvo ne ekzistas neŭtra pronomo, determinas ankaŭ nian menson pri seksaj tipoj, kaj mi bone komprenas, kial homoj propagandas por plilarĝigi tiujn nociojn en la ĉiutaga vivo : ni senkonscie plenas je stereotipoj. Sed en Esperanto, ĝis nun mi neniam vere devis pripensi la uzon de pronomoj : unue mi ne multe vojaĝis nek renkontis tiel multajn esperantistojn, due en mia esperantparolanta familio neniu apartenas al seksa malplimulto, kaj neniu el mia ĉirkaŭaĵo devis elteni insultojn pro kvireco, aŭ serioze aktivas kontraŭ normaj stereotipoj.

Se priparoli pli ĝenerale identecajn kaj/aŭ (inter)kulturajn aferojn, la demando stariĝas rapide, pro du kialoj : unue ĉar la lingvo mem donas al mi pli da libereco por konstrui mian penson dumparole. Mi ŝatas la ofertatajn nuancojn. Due ĉar la esperantistaro iom pli ofte pripensas aferojn pri identeco, ol la « ordinaraj» homoj. Dekomence, mi ĝenerale flankenmetis tiun pronoman aferon, simple ĉar ĝi ne tiel gravis en mia propra vivo. Nur ĝenis se mi deziris konservi koncizecon, ĉar tiukaze mi bezonas pli grandan precizecon (eksemple en frazo, kie temas pri ideoj, nevivantaĵoj, kaj homo sendepende de ilia sekso). Sed ĝenerale, se temis pri bebo sendepende de la sekso, mi facile diris « ĝi », ĉar la bebo mem ne ankoraŭ povas/rajtas esprimi elekton pri sia propra sekso. Ĝis kiam mi malkovris ke por multaj esperantistoj, « ĝi » indikas nevivantaĵojn. Laŭ mia opinio, tio estas devojigo de la lingvo, sed ne necesas diskuti tion ĉi tie. Aliflanke, en la franca, la maskla genro sufiĉas por esprimi neŭtron (jen opinio mia, ĉar aliaj opinias male, ke la franca neniigis la inan genron en la tuta lingvo). Kaj tiam, ni ne aŭdis pri adoleskantoj kaj plenkreskuloj elektantaj neŭtran sekson aŭ nseksumecon por difini sin.

Sed iom post iom kreskinte laŭaĝe kaj esperantiĝe, tiun aferon ni ne povas ignori, ĉu ? Iuj hHomoj konsideras ke strikta egaleco ne eblas per niaj klasikaj pronomoj. Laŭleĝaj virinoj kaj viroj decidas ŝanĝi sian fizikan sekson por pli bone kongrui kun siaj menso kaj sentoj. Beboj naskiĝas kun karakterizoj el du seksoj. Homoj decidas ne elekti inter du seksoj. Ĉu dum konversacio mi devigu homon elekti inter du seksoj, kiam la nuraj oficiale akceptitaj kategorioj ne konvenas por ŝli/ĝi/ri ?

Nu, kion fari ? Nun mi emas uzi :

  • « ĝi » por homo ĝenerale, kies sekso ne estas konata/priparolata. Z. mem difinis tion.
  • « ŝli » (skribe) se tio ne ebligas sufiĉan precizecon, aŭ se « ĝi » ŝokas.
  • « ŝi aŭ li » voĉe, se temas pri strikte (mal)ina homo, laŭvole.
  • « Ina », « iĉa »,
  • « ri » pri iu aparta homo, se mi ne konas ties sekson, se ri tion petas, aŭ por esprimi pli grandan seksdiversecon.
  • laŭvole ĉiun alian eblecon provizita de la kunparolanto.

Kion mi konstatas ? Ĉefe, ke eblas elturniĝi per vere diversaj rimedoj, kiujn preskribu la koncernatoj mem. Kial do perdi la dormon pro tio ? Fakte, mi miras, ke la lingvo provizas nin per tiom da eblecoj, kaj mi fidas en nia komuna deziro esprimi precize tion, kion ni sentas pri tio en la ĝusta momento …

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: