Preskaux ĉio sur la ekonomia kampo obeas al deviga varbado. En serva ekonomio, homoj unue malfermis oficejon pri iu ajn fako (arto, instruado, psiĥologio, ktp). Post kelka tempo, konstatinte ke tio ne vere funkcias, ili ekvendas klerigan servon. Tial ili ekvendas klerigajn sesiojn sur la reto, kaj se vi rigardas Jutubon, amase aperas iliaj ofertoj. Kompreneble ili ŝatas sociumi kaj transdoni siajn sciojn, kaj mi ne dubas pri ilia sincereco. Foje tiuj entreprenoj havas ion vere interesan por vendi, kaj nuntempe, estus stulte ne profiti tiujn ofertojn. Problemo : tiuj ofertoj tiel oftas, ke oni ne plu scias, kion fidi aux ne.
Jen miaj argumentoj pri kio povas difekti la terapian kontrakton inter homo kaj terapisto :
Ĉe mia flanko :
- Troaj elspezoj pezas sur komencantan entreprenon.
- En mia fako, oni povas aĉeti seminariojn por studi varbadon kaj iĝi supervendistoj pri terapioj, kaj trovi klientojn. Lerni manipuladon de estontaj klientoj foje kostas pli ol 1000€. Kompreneble tio postulas kaj rimedojn kaj temon kaj ne koncernas nian veran metion, dum ni konstante devus pliklerigi pri la kerno de nia fako.
- Lupreno de oficejo celas plejofte nur videblecon kaj respekteblecon. Kial ne malfermi oficejon en sia hejmo ?
- Papera varbado (flugfolioj, profesiaj kartoj), veturado por disdoni tion. Multekosta, ne tre efika.
- Oni kompensu tiujn kostojn per pliaj seancoj, kio devigas vin kvazaù postkuri klientojn, kaj laù mia vidpunkto, devigas nin al kontraùetika mensostato.
- Plimultekosta seanco ankaux celas sciigi ke oni estas vere kompetenta : en niaj socioj, alta prezo ja supozigas kvaliton. Jen iom perversa ideo, kiu kontraùas tion, kion oni diras en seanco (homo ne estas ŝajno). Tion mi ne volas.
- Estu klare, ke la terapisto ne instigu al pliaj seancoj pro monaferoj : seanco okazu kiam necesas. Same kiel por Esperanto, la jena regulo gravas : « nur la necesa kaj la sufiĉa ».
- Mi volas esti tute libera je propraj ekonomiaj interesoj en mia praktikado, kaj resti mense tute disponebla ne PRI, sed POR la homoj kiuj petas seancon.
Ĉe klienta flanko :
- Kliento ne venu pro insista instigo mia.
- Kio certigas lin, ke mi estas sincera en mia deziro helpi lin ?
- Kio certigas min, ke li venis ĉar li vere deziras tion ? Kiel rezultos tiu ambigueco ?
- Estas tempo por pacienti, kaj tempo por klienti. Ni ne miksu ambaù, tio nocus al la kvalito de la seanco.
- La homo eliru el la oficejo kiel eble plej aùtonoma, libera, egalrajta. Tio ne veras se mi manipulas lin.
Konklude, mi sentus min tre malkomforta, se mi devus sisteme varbadi en sociaj retoj. Estas multe pli interese liberigi sian menson por informado. Se informado instigas, nu bone : ĝi ne estu la unua celo, nur flanka efekto. Informado estas nerekta varbado, sed tion mi nek povas, nek deziras forigi. Same kiel pri Esperanto, majeùstezio plibonigas niajn vivojn, tial tre plaĉas al mi informi pri ĝi !