Intenca konfuzo

Antaù unu semajno viro el mia vilaĝo murdis la edzinon kaj provis mortigi sin poste. Estis sciate ke li estis profunde deprimita kaj verŝajne kredis sin postkurata de armita homo, laù la familio. Ne necesas doni pli da praktikaj detaloj, pliaj faktoj ĉi tie ne helpos kompreni.

Sur fejsbuka paĝo pri virinmortigoj, oni rapide menciis tion kiel virinmurdon. Sub la afiŝo, aperis komentoj, ekzemple “mi esperas ke li ege suferis kompence”. Kompreneble, mi tre bedaùras tiun venĝan etoson : sen koni la cirkonstancojn, homoj permesas al si tujan juĝadon, dum la policservoj eĉ ne finis la enketon. Sed pri tio ni kutimas : la sociaj retoj ĝuste ebligas esprimi ekstremajn sentojn kaj intencojn.

Pli ĝenas min la sennuanca prezento pri “la 23an de januaro 2022, naùa virinmortigo”. En la franca ni nomas tian murdon “féminicide”, tio signifas, ke oni specife deziris mortigi ulon pro virineco, same kiel en amasaj aù sistemaj, sinsekvaj murdoj pro genro, etno, religio, ktp.

Male, tiu paro vivis en harmonia etoso dum 60 jaroj, kaj nenio ebligis antaùdiri ke la viro murdos la edzinon. Se mi kredu la familion, la viro neniam estis perfortema al sia edzino. Ambaù partoprenis en sufiĉe trankvila, feliĉa vilaĝa vivo, kun volontula partopreno en diversaj asocioj, kaj ĉiuj amis kaj respektis ilin. Do ne temas pri fina punkto de perfortplena familia kroniko.

Ni momente supozu ke la edzo volis ĉesigi la kaùzon de propra sufero : li estas profunde deprimita, en kompleta paniko, kredas sin postkurata de armita homo, kaj antaùvidas neniun vivperspektivon, neniun plibonigon. En tia momento, laù lia sento, morto restas la nura solvo. Li decidas mortigi sin. Sed jen problemo : li ne deziras ke la edzino ĉeestu tiun eventon. Li ne deziras ke ŝi suferu poste pro tio, kaj ke ŝi restu sola en malfeliĉo. Ankaù ŝi estas maljuna, kaj en sia malespero, li antaùvidas neniun perspektivon ankaù por ŝi. Tial li decidas mortigi ŝin. Tion oni nomas “murdo pro kunsento”, aù “ammortigo”.

Fakuloj pri stastistikoj ĝenerale detale priskribas la cirkonstancajn elementojn, ĝuste por pliprecizigi la kaùzojn, kompreni ilin, kaj trovi rimedojn por plibonigi la situacion. Tiajn statistikojn oni facile trovas sur la interreto. Kiel do eblas la miksado inter ĉiutaga perforto, murdoprovo delonge pripensita, kaj tia murdo okazinta pro ege granda psiĥa sufero ? Tial mi taksas intenca, la konfuzo inter la diversaj kaùzoj de la murdo, tio estas, la konfuzo inter la diversaj mensostatoj kaj intencoj de la murdintoj.

En tiaj porrajtaj bataloj, mi dubas ke tia sennuanca taksado de virinmortigo vere servas la celojn de virindefendantoj. Mi eĉ supozas ke ĝi ege nocas al ili, pro instalo de milita etoso inter la du ĉefaj homaraj duonoj. Kaj mi daùre pensas pri virinoj ĉiutage perfortataj, por kiuj neniu batalas, ĉar la afero multe pli kompleksas ol murdo pro profunda deprimiĝo, kaj malpli popularas en la sociaj retoj. Oni fakte deziras ne kompreni sed akuzi kaj linĉi sen justa juĝado.

Necesas mencii ke en Francio (same kiel en multaj landoj), sanservoj pri psiĥaj problemoj estas en tiel malbona stato (pro strukturaj kialoj),, ke multaj memmortigemaj homoj baraktas kun sia sufero sen ia ajn helpo. La maniero trakti tiajn sentojn estas tiel juĝa, tiel hontodona, ke la homoj ĝenerale hezitas paroli pri siaj sentoj, dum necesas vera akompanado, konfida etoso, digna akcepto de ĉiuj sentoj. Piloloj foje tre necesas, sed foje malplibonigas la aferon se ilin oni maltrafe elektis. En la nuna kazo, laù la familio, la kuracisto preskribis anksiolitikon (kuracilo kontraù malsana maltrankvilo), kiu ŝajne pligrandigis memmortigemon, kaj faciligis ekagadon.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: