Blogo

Nun konstruata paĝaro

Provo por diri

kio okazas ĉi tie

kaj flankaj demandoj

Ces pages en français

Intenca konfuzo

Antaù unu semajno viro el mia vilaĝo murdis la edzinon kaj provis mortigi sin poste. Estis sciate ke li estis profunde deprimita kaj verŝajne kredis sin postkurata de armita homo, laù la familio. Ne necesas doni pli da praktikaj detaloj, pliaj faktoj ĉi tie ne helpos kompreni. Sur fejsbuka paĝo pri virinmortigoj, oni rapide menciis…

Ĉu varbadi aù ne …

Preskaux ĉio sur la ekonomia kampo obeas al deviga varbado. En serva ekonomio, homoj unue malfermis oficejon pri iu ajn fako (arto, instruado, psiĥologio, ktp). Post kelka tempo, konstatinte ke tio ne vere funkcias, ili ekvendas klerigan servon. Tial ili ekvendas klerigajn sesiojn sur la reto, kaj se vi rigardas Jutubon, amase aperas iliaj ofertoj.…

Ŝi, ŝli, li, ĝi, ri …

La fakto ke en mia denaska lingvo ne ekzistas neŭtra pronomo, determinas ankaŭ nian menson pri seksaj tipoj, kaj mi bone komprenas, kial homoj propagandas por plilarĝigi tiujn nociojn en la ĉiutaga vivo : ni senkonscie plenas je stereotipoj. Sed en Esperanto, ĝis nun mi neniam vere devis pripensi la uzon de pronomoj : unue…

Kial proponi terapion en Esperanto ?

Jes, kial elĉerpi siajn fortojn por anonci, redakti, adapti sian labormodon, ktp ? Ni esperantistoj ne tiel multenombras (male al tio, kion ni foje, tiel forte deziras) … Fakte ekzistas plur-lingvaj familioj, en kiuj la denaska lingvo estas Esperanto, ĉiutage uzata. Ekzistas paroj, kiuj konatiĝis en Esperanto. Ekzistas homoj, kiuj pasigas tempon en kongresoj kaj seminarioj.…


Abonu tiun blogon

kaj ricevu la artikolojn en vian mesaĝujon