Mari-elen’ Dezer’
psiĥoterapia praktikisto
kun atesto pri majeŭstezio
65 impasse des Goulards, 33220 Saint Avit-Saint Nazaire, Francio
Informoj ĉisube

———————————————————–
Prezoj :
En la oficejo aŭ distance : Individue 75€ – Pare 85€
En via hejmo : + 15 € (ĝis 20 km)
Fakturo pagebla per Paypal aŭ aliaj rimedoj laŭ interkonsento.
Terapia seanco :
2 horoj plimalpli, en la oficejo aŭ per la interreto (Skajpo, Google Meet, Jitsi, Whereby, …) Eblas malŝalti vian filmilon laŭ via plaĉo.
- Seanco komencita pagendas.
- Bonvolu alveni kun masketo kaj respekti la sanprotektajn kondiĉojn. Senvirusiga likvaĵo estas je via dispono, kaj la ĉambron oni ventumas antaŭ ĉiu vizito.
- Parkejo. Senŝtupa enirejo, alirebla per rulseĝo.
- Diskreteco, konfidenceco.
- Fakturo laŭ peto, por eventuala repago de via sanasekureco
- Se vi ne povas ĉeesti, bonvolu averti kiel eble plej frue.
Seancoj en via hejmo (+15€) :
- se vi ne povas veni al la oficejo, mi povas veturi al via hejmo ĝis 20 km.
- se mi vojaĝas en via regiono, eblas organizi seancon en la plej konvena loko.
- En tiuj du kazoj, konfidencaj kondiĉoj de la seanco estas je via respondeco.
Sendependa entrepreno, aliĝanta al CALM, rajtas ricevi pagojn per francaj ĉekoj, kaj ĉiu alia valuto per Paypal, Libera Mono, aŭ per banka ĝiro.
Praktikista ĉarto
Primum non nocere (Unue, ne nocu)
Averto : pro komuna uzo, la pronomo “li” estos ĉi tie uzata por priparoli ĉiujn seksojn, kiam temas pri homo. Tio ne malhelpas diversajn uzojn dum seanco, laŭ via plaĉo.
1 Elektlibereco
- La praktikisto estas libera elekti aŭ rifuzi psiĥan akompanadon.
- La kliento estas libera elekti sian praktikiston.
- La kliento estas libera peti aŭ ne, postan rendevuon. Ekzistas neniu engaĝigo.
2 – Respekto de la procedo
- La praktikisto akompanas la evoluantan procedon de la konsultanto. Li ne pretendas provizi artefaritajn solvojn.
- La kliento estas libera je iu ajn teorio : la praktikisto adaptas la akompanadon al via realeco.
- La praktikisto estas nek kuracisto, nek psiĥanalisto, kaj enkondukas neniun diagnozon, nek kuracadon. Laŭ la kazo, li eventuale konsilas pri re-orientiĝo sur la kuracista kampo.
3 – Neŭtraleco :
- La praktikisto ne juĝas vin, aŭ viajn ĉirkaŭulojn, nek instigas al iu ajn psiĥa distanco rilate ilin.
- Li instigas al neniu riproĉo, malamo, aŭ pardono. Li akompanas la homon survoje al tio, kio naskiĝas en li/ŝi/ĝi, kaj ebligas konstituiĝi, priaserti sian personecon, kaj eventuale sereniĝi, sen ia ajn noco al iu ajn.
4 – Kompetentoj :
La praktikisto konstante strebas kleriĝi ĉe kolegoj kaj instruantoj por kiel eble plej bone akompani siajn klientojn.
5 – Profesia diskreteco
- Ĉio dirita en tiu oficejo estas strikte konfidenca. La praktikisto skribas proprajn notojn, kiujn li montras al neniu, krom se sekurecaj demandoj devigas lin malkaŝi ilin.
- Aliflanke, la praktikisto sekurigas siajn dosierojn pro protekti la donitaĵojn de siaj klientoj.
- Por respekti vian deziron pri diskreteco, ni zorgas ke la klientoj ne renkontiĝos en la oficejo.
–———————————————————-
Prizorgo de viaj personaj donitaĵoj (laŭleĝa RGPD, 27a de aprilo 2016)
- Kun via konsento, informojn ni kolektas (identeco, kontaktinformoj) kaj konservas nur dum la necesa tempo, por provizi la kiel eble plej bonan servon.
- Infanoj aĝaj malpli ol 15jaroj, bezonas skribitan konsenton de laŭleĝa respondeculo.
- Sufiĉa/necesa principo : ĉiu informo ne nepre necesa por la petata servo, estas nedeviga
- La kolektitaj informoj estas strikte konfidencaj, ne estos transdonitaj al iu ajn ekstera homo, ĉu page, ĉu senpage.
- Vi konstante rajtas aliri, modifi kaj neniigi la kolektitajn informojn rilate al via dosiero.