Mari-elen’ Dezer’
Laŭ la jaroj, mi praktikis plurajn metiojn en diversaj fakoj, sole aŭ grupe, sed de ĉiam mi volis esti psiĥoterapisto. Mi pripensas pri sociaj rilatoj, nia rilato al laboro, niaj sortoj ĉu individuaj ĉu kolektivaj, kiuj foje igas nin ŝanĝi direkton. Kun fortaj radikoj en la kulturo de mia dordonja regiono (sud-okcidenta francio), mi ne forgesas ke ni ĉiuj sur tiu planedo apartenas al sama homaro, konstante konstruata.
Sur la familia kampo, mi devis alfronti handikapon kaj malsamecon, kiel individuo, kaj kiel « natura helpanto » : kunvivadon, respekton al homa digno, ni elpensu ĉiutage. Sur tiu kampo, la vortoj esencas sed ne sufiĉas. Diferenco estas riĉeco. Tial temas pri konstanta renkontiĝo kun ali-ies sentoj kaj kulturo.
De pluraj jaroj mi kleriĝas pri praktiko de majeŭstezio, iniciita de Thierry Tournebise (Tjeri Turnebiz’). Tiu aparta sinteno ebligas respektoplenan akompanadon de la persono kaj ties sentoj.
Vi povas renkonti min en la oficejo (Saint Avit-Saint Nazaire – 33220 – Francio), sed ankaŭ distance per la interreto, aŭ en via hejmo se hazarde mi vizitas vian regionon/landon. La seancoj daŭras proksimume 2 horojn kadre de mallonga terapio.
Bv vidi la paĝojn Praktike kaj Kontakto.
Sur tiu paĝaro, mi volonte lasis blogon por libera kaj senpretenda esprimo mia, pri miaj pormomentaj pripensadoj.